tiri

*tir/i (tr)

  • I- Ne ŝanĝante mem sian lokon, delokigi al si:
    1. Movi ion aŭ iun al si kun pli-malpli granda peno: tiri la ŝnuron de sonorilo; ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu gin tiras? (Z); tiri la reton el la maro; la ŝipanoj tiris lin en la boaton (Z); kombu min, sed ne tiru al mi la harojn!; tiri al iu la orelon; la infano tiris la patrinon per la mano, je la jupo; tiri iun per la maniko flanken; tiri siajn botojn ĝis la genuo; la knaboj tuj tiris supren siajn pantalonojn (Z); la kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo (Z); (f) ĉiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus senviva kolekto da vortoj (Z); tiri iun el embarasoj.
      ŝovi.
    1. (t) Venigi pro inspirita sento, deziro, espero: scivoleco tiris la belan Saran al la krado (Z); ĉi tien nin tiras nia koro (Z); l' admir'min tiras al vi, granda homo! (K); tiri iun en tenton; per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo (X); li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton (X).
      logi.
    1. Eligi ion el io, kio ĝin entenas: tiri oleon el olivoj; tiri vinon el barelo; tiri sangon el vejno; (analoge) tiri loton, loterian bileton; tiri larmojn al iu el la okuloj; tiri vorton el la latino.
    1. (f) Havigi al si ian rezulton aŭ sekvon el io: via intenco tiri profiton el la decido de la Delegacio (Z); tiri el io utilon (Z), instruon (Z); li tiris la konsekvencon de sia malsukceso kaj demisiis; tiri konkludon el rezono.
    1. Venigi en si, ensuĉi: tiri profundan spiron; la suno tiras la malsekecon el la grundo; pipo, kamentubo, kiu tiras bone, malbone.
    1. (f) Longigi: tiri la aferon longa; tiri tonon (daŭrigi ĝin sen modifo); la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj (Z) (por povi danci laŭ ili); la preĝeje tirataj tonoj de procesio de monaĥoj (Z); el ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo (Z); tirata voĉo (Z), muĝado (Z).
  • II- ŝanĝante mem la lokon, delokigi al si:
    1. Movi kun si aŭ post si kun pli-malpli granda peno, irante antaŭen: tiri la boatojn pli alten sur la sablon (Z); fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras (Z); kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras (Z); urson al mielo oni ne tiras per orelo (Z); tiri iun en la koton (pf); vian amikon vi tiris sur sekan lokon (Z); tiru la hundon for!; (speciale, pp veturilo) la veturilon tiris du bovoj (Z); la ĉevaloj tiris elegantan kaleŝon (Z); pli tiras virina haro, ol ĉevala paro (Z); kiu sin enjungis, devas tiri.
      treni.
    1. (f) Irigi seninterrompe en unu direkto: ĝi tranĉas la orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro (Z); falstelo tiris post si longan luman strion (Z); tiri belan sulkon sur la grundo; tiri strekon sur papero, linion sub ĉapitro; tiri cirklon; tiri paralelon al rekto.
    1. (f) Sekvigi, estigi kiel rezulton: tia afero tiras malagrablajn sekvojn post si; la vorto tiras kun si malplaĉajn ideojn; kun si la reĝo tiras for la sorton de ĉiuj (Z).
  • sin tiri
    1. Pene tiri antaŭen sian korpon: nevenante el la taga laboro, li sin tiris sur la kruta vojo; (f) mia krimo al la ĉielo sin tiras per vaporo malodora (Z).
      grimpi, rampi.
    1. Daŭre longigi: ĝi estas historio kiu tiras sin tra milionoj da jaroj (Z); la komenco de la rakonto estis vigla, sed la fino iom sin tiras.
    1. (f) Direkti sian deziron, sopiron al: mi apartenas al mia amato kaj li sin tiras al mi (X); malklare sin tiri al ia revo (Z); lupo sopiras, al arbaro sin tiras (Z).
  • tiro
    1. Ago de io, iu tiranta: ĉe la tiro de la ŝnuro malfermiĝas la seruro; postuli de la ĉevalo unu tiron plian; ĉe ĉiu tiro de la krajono (Z); eltrinki per unu tiro (Z); senti stomakan tiron.
    1. [FIZIKO] Streĉo, kiu plilongigas korpon: rezisto de kablo al tiro.
      flekso, kunpremo, tondo, tordo.
  • tira
    Tia, ke ĝi tiras: tira helico; tiraj radoj de aŭtomobilo.
  • tiradi
    Longe aŭ ripete tiri: ili tiradis la pezan kanuon tra la ĝangalo; la knabino tiradis ŝin per la basko; tiam la interna sento tiradis ŝin al la patrino (Z).
  • tirado
    Agado de iu, io tiranta: aranĝi bonan tiradon de la hejtilo; nia entrepreno estis elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado (Z).
  • tiregi
    Tre fortostreĉe tiri: la ŝipistoj tiregis la kablon; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj [...] aŭ ankoraŭ malpacience sin tiregantaj ien, ekster murojn de la ĉambro (Z).
  • tiriĝi
    Laŭlonge etendiĝi, longiĝi: laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo (Z); la besto saltis, kaj tiriĝis kaj volis eliĝi (Z); (f) nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj (Z); blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj (Z).
  • tirilo
    ĉio, kio servas por tiri: tirilo de pordeto, de tirkesto, de boto.
  • altiri
    Tiri al si: peco da sukceno altiras peceton da papero (Z); (f) altiri ĉies atenton, rigardojn, ĝeneralan intereson; sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien (Z); mi ekamis vin, tial mi altiris vin favorkore (X); sango komuna reciproke sin altiras (Z); tiu komune-homa celo altiris nin al E. (Z); per pacienco oni altiras al si potenculon (X); altiriĝi de iu.
  • altiro
    1. Ago de iu, io altiranta: sekreta altiro de la beleco.
    1. [FIZIKO] Forto pro kiu korpo estas altirata: magneta, elektra altiro; la leĝo de la universala altiro de Neŭtono; la altira forto de Suno efikas sur la teraj akvujoj; altira sfero ĉirkaŭ jono.
  • detiri
    Deigi, tirante: tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro (Z); li detiris sian ŝuon (X); ŝi helpas al li detiri la rajdobotojn (Z); oni detiris de la sankta libro la veluran mantelon (Z); ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj (Z); kiam oni detiras de angilo la haŭton (Z); ili haltigis la ĉevalon kaj detiris la du rajdantojn (Z); (f) ĝi povus malutili al la Kongreso, detirante de ĝi la atenton (Z); tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la blinde kredantajn [...] (Z).
  • distiri
    Disigi, tirante: la urso frontpiedojn krucforme distiris (G); distiri kurtenojn.
  • ektiri
    Subite, nedaŭretiri: k kiam venas morta hor', diablo nin ektiras! (Z); ektiri ies manikon (Z).
  • eltiri
    1. Eligi, tirante: ili eltiris la ŝuon el la akvo (Z); M. , eltirante la spadon (Z); ili staris garde kun eltiritaj glavoj (Z); elpagi kontraŭ iun kun eltirita spado (Z); el flamo sin eltiris, en fajron eniris (Z) (pf); (f) afero, el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn (Z); vi volas eltiri de mi la sekreton (Z); ni eltiros el ili la komunan konkludon [...] (Z).
    1. Longigi, tirante: eltiri fanditan vitran stangon al fadeno; (analoge) mi eltiros la manon, almozpetos (Z); la ĉambelanoj eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon (Z).
    1. Eligi el la presilo: eltiri prospekton je mil ekzempleroj.
    1. Ekstrakti.
  • eltir (ad)o
    Ago de iu, kiu eltiras: eltiron de larmoj povas atingi plej triviala melodramo; [TIPOGRAFIO] la firmo liveras al mi apartan eltiraĵon por la prezo de la eltirado (Z).
  • eltir (aĵ)o
    Tio, kion oni eltiras: vian leteron kun la eltiro el la protokoloj mi ricevis (Z); ĝi alsendu al mi de la eltiraĵo 3 000 ekzemplerojn (Z).
  • eltirilo
    Ilo, kiu servas por eltiri: eltirilo de la movebla kulaso.
  • entiri
    Altiri en ion: li ne sukcesos entiri min en aferon preparatan de iaj konspirantoj (Z); ili vane provis entiri nin en polemikon (Z); per sia glata buŝo ŝi lin entiris (X) (en adulton); konspirestro, kiu mil legiojn da senkulpaj anĝeloj enitirs en ribelan fajron! (Z); ili malgraŭ sia volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj de tiu lando (Z).
  • fortiri
    Forigi, tirante: rapide li fortiris ŝin de tie en flankan straton (Z); tiam la anĝelo fortiris la vualon de antaŭ la suno (Z); (f) Dio puni deziras, li la saĝon fortiras (Z).
  • fortiriĝi
    Foriĝi, deturniĝi: ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto (X); (f) subite fortiriĝis la tuta mallumo kaj teruro (Z); Via kompato fortiriĝis de mi (X).
  • *kuntiri
    1. Tiri, por kunigi: kuntiri la brovojn; la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj (Z).
    1. Tiri, por venigi kun si: li alkroĉiĝis al sia malamiko kaj kuntiris lin al la fundo de la akvo; kuntirata de la fluo de la homoj, la rabeno venis (Z).
    1. Tiri de diversaj flankoj, por malvastigi la okupatan spacon: kuntiri pakaĵon per ŝnuroj (B); terura grimaco kuntiris liajn trajtojn; en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita (Z).
      adstringi, kontrahi, kaŭri, ŝrumpi.
  • kuntiriĝi
    Sub ia forto malvastiĝi kaj okupi malpli grandan spacon: la granda serpento konvulsie kuntiriĝis (Z); la larĝa buŝo de la monstro kuntiriĝis (Z); ĥlestakov paliĝas kaj kuntiriĝas (Z); mi emas kuntiriĝi erinace (K); (f) ŝia vera nomo estis Karen Malene, ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala (Z).
  • retiri
    1. Tiri en direkto kontraŭa al la antaŭa movo: retiri la etenditan manon (B); tiu ĉi retiras la hetmanon flanken (Z); la preterpasantaj Hebreoj timigite sin retiris (Z); (f) animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras (Z).
    1. (f) Nuligi, ŝanĝante la intencon: nun mi jam ne povas retiri mian projekton (Z); kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros (Z); el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota (X).
  • retiriĝi
    1. Iri, veni returne: la akvo de Nilo estis retiriĝinta (X); ŝi modeste retiriĝis de la krado (Z); la malamika armeo jam retiriĝis.
    1. (f) ĉesigi ian aktivecon: doni al li la eblon silente retiriĝi el la malbela afero, kiun li entreprenis (Z); de la aĝo de 50 jaroj ili retiriĝos el la ofico (X).
  • retiriĝo
    1. Ago de iu, kiu retiriĝas.
    1. [ARMEOJ] Retreto.
  • suprentiri
    Suprigi, tirante: velojn oni suprentiris (Z); sur la ŝipo nun estis suprentiritaj ĉiuj flagoj (Z).
    hisi.
  • surtiri
    Surigi, tirante: ili surtiris delikatajn gantojn sur ŝiajn fingrojn (Z); surtiri robon; surtiri kapuĉon sur la kapon.
  • tratiri
    Traigi, tirante: oni tratiru al li ŝnuron tra la genuoj (Z).
  • transtiri
    Transigi, tirante: en somero ofte super la strato estis transtirata ŝnuro de unu domo al alia (Z).
  • aertiro
    Tiro de la aero tra tubo de kameno.
  • arĉtiro
    Unu el la movoj de la arĉo sur la kordoj.
  • bototirilo (Z)
    Aparato, por ebligi al botportanto detiri mem la botojn.
  • brostiro
    Unu el la movoj de broso sur vesto ks.
  • butontirilo (Z)
    Speco de hoko, per kiu oni tiris la butonon tra la butontruo de butonŝuo.
  • dentotirilo
    Prenilo en formo de korva beko, por eltiri la dentojn.
  • laĉtirilo = tredilo.
  • konteltiro
    Parta kopio de konto, kiun oni sendas al kliento, por ke li vidu la staton de sia konto.
  • *korktirilo
    Ilo, uzata por eltiri korkon el botelkolo: ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? (Z).
  • kovrotiri
    Kuntiri, por kovri: la kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al [...] (Z).
  • peniktiro
    Unu sola paso de peniko ŝarĝita per farbo: la idealo de Hokusaj estis, ke ĉiu peniktiro elvoku ion.
  • sangeltiri (ntr) (Z)
    [MEDICINO] Elfluigi ian kvanton da sango el arterio aŭ vejno per trapiko, aŭ el haŭto per skarifikaj kupoj aŭ hirudoj.

    tiri


    apogibalancietendifleksiĵetikirliklinipelipremipuŝirenversiruliskuisovistreĉisvingiŝutitrempitreniturniversivolvi
    gesto

    Iel rilatitaj:

    adherx adstringx aerx ansx arestx atentx azenx etendx gestx parolx portx skux streĉx ĵetx