sinagogo

sinagog/o (2)

  1. [BIBLIO] Juda kolektiĝo de fideluloj, kun organizitaj religiaj observoj kaj instruado: Saulo petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko (N); la administrantaro de la sinagogo (Z); (ironie) tiuj, kiuj nomas sin Judoj, sed ne estas tiaj, sed sinagogo de Satano (N).
  1. [BIBLIO] Loko, kie kunvenas tia kolektiĝo: tiu malsupra parto de la sinagogo, kie preĝas la viroj (Z); la pli malnova sinagogo ne plu ekzistas (Z).


Iel rilatitaj:

altarx judx preĝx templx