moki

*mok/i (tr)

Malŝate ridindigi: mi lasis min moki (Z); ne estas bone tiel moki maljunan servanton (Z); la soldatoj mokis la frenezan princon (Z); ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via (Z); fripona atestanto mokas juĝon (X); la mokanto estos mokata (Z); (f) ne moku riveron, ne atinginte la teron (Z); (abs) suferoj sufokas kaj homoj mokas (Z); vi forĵetis miajn konsilojn, tial mi mokos, kiam timo vin atakos (Z).
insulti, kritiki, rikani, sarkasmo, satiro.
  • moka
    Enhavanta, esprimanta mokon: paroli kun moka tono; en la vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo (Z).
  • moko
    Vortoj de tiu, kiu mokas: envia moko sukceson ne detruas (Z); nin ne timigas batoj de l' sorto nek mokoj de l' homoj (Z).
  • mokado
    Ago de tiu, kiu mokas: mokado de iu pri iu pro io; la unuaj E-istoj pacience elmetadis sin al konstanta mokado (Z); ili pensas, ke tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj (Z).
  • mokadi
    Daŭre ripete moki: ili mokadis nin ĝuste en la vizaĝon (Z).
  • mokataĵo
    Celo de mokado: vi plu neniam faros min mokataĵo (Z).
  • mokema
    Inklina al mokado.
  • moketi
    Milde, simpatie moki.
  • mokinda
    Inda je moko.
    ridinda.

    moki


    insulti.kritiki.pamfleto.ridindigi.rikani.sarkasmo.satiro.ŝerci.vipi.
    ridi.

    Iel rilatitaj:

    acerbx kanzonx ridx