ĉasta

*ĉast/a

  1. Detenanta sin kutime de neleĝaj aŭ nur plezurdonaj seksrilatoj: ĉasta edzino (N).
  1. Detenanta sin de ĉiaj seksrilatoj, evitanta aŭ nekonanta la voluptajn dezirojn: mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo (N); estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo-vi ne evitos la kalumnion (Z); knabino ĉasta, kiel la lumo de la ĉielo (Z); (analoge) ne ofendu la ĉastajn orelojn de tiuj anserinoj; kiam l' okulojn pezajn fermos la ĉastaj steloj de l' etero (K).
    deca, frida, virgo, virta.
  1. Konforma al plej severa moraleco; fremda je ĉia sekseco; ne ekscitanta voluptajn dezirojn: Dian' postulas servon la plej ĉastan (Z); la puran, ĉastan ĝojon de fratino ne nomu senprudenta volupteco! (Z); ĉasta vivo, romano, fantazio.
  • ĉasti (ntr)
    Konduti ĉaste: morton indas, ne forgesu, kiu ĉastas hipokrite (W).
  • ĉasto
    Konduto ĉasta: mi [...] min gardis de l' bombasto, preskaŭ kiom de l' ĉasto, pesto k Unesko! (W).
  • ĉasteco
    Eco de iu, io ĉasta:
    1. mi volas tian edzon, kiu estus tiom plena de konfido al mi k tiel certa pri mia ĉasteco, ke [...] (Z);
    1. virgulina ĉasteco (Z); konsilu la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, en ĉia ĉasteco (N); la tri monaĥaj ĵurpromesoj pri obeado, malriĉeco k ĉasteco.
  • malĉasta
    1. Foroferanta la moralan devon aŭ la bonan moron al la ĝuo de voluptaj plezuroj: virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu (X); malĉastaj Feniciaj dancistinoj (B).
      malpura, peka.
    1. Instiganta al volupto; celanta al seksaj ĝuoj: kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo! (Z); tiuj faradis la plej malĉastajn gestojn (Z); sep aliaj, kiujn li entiris en sian malĉastan vivon (Z); malĉasta robo, filmo, revuo.
  • malĉast (ad)i (tr)
    1. Fari malĉastajn agojn; sekse diboĉi: vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li (X); kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ sia edzo akceptas fremdulojn (X); via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj (X); se filino de pastro senhonorigis sin per malĉastado, oni forbruligu ŝin (X); malĉastadi do ne ĉesu ne nur korpe, sed spirite (W).
    1. [BIBLIO] Kulti al paganaj dioj: Izrael iris sub ĉiun verdan arbon k tie malĉastis (X).
      adulti.
  • malĉasto
    Karakterizaĵo de tio, kio estas malĉasta: ŝiajn lipojn delikatajn fiaj vortoj de malĉasto kisas kun naiva ĉarm' (X).
  • malĉastaĵo
    1. Malĉasta ago: pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon (N).
    1. Konkreta rezulto de tia ago: (la Egiptoj) verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon (X).
  • malĉasteco
    Malĉasta moro, konduto, vivo: kion la homoj povus pensi, se nia laborejo prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! (Z); oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, tia, ke iu havas la edzinon de sia patro (N); la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, [...] ebrieco (N).
  • malĉastejo
    Bordelo.
  • malĉastul (in)o
    Tiu, kiu kutime malĉastas: kunulo de malĉastuloj (X); kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? (Z); prenu al vi edzinon malĉastulinon k naskigu infanojn malĉastajn (neleĝajn) (X).
  • malĉastist (in)o
    Amorist(in)o: ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, k ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael (X); al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojn (X).
  • ĉastafekta
    Estanta nur ekstere ĉasta.
    pruda, pudoro, puritana.
    ĉasta

    ĉasta


    Iel rilatitaj:

    Artemisx bordelx prudx pudorx puritanx seksx