etato

*etat/o

Oficiala tabelo, montranta, je difinita dato, la detalan elnombradon de ĉiuj elementoj de kompleksaĵo: financa etato de entrepreno; etato de la elspezoj de komunumo, de la oficistaro de ministerio; etato de la vunditoj k mortigitoj en la regimento; etato de la salajroj en la privata industrio; etato de la ĉeestantaj studentoj, de la ŝipanoj; forstrekita el la etato (fordungita, eksigita ks).
buĝeto, listo, kiomo.
  • eksteretata
    Ekstra, ne enkalkulita en la koncerna etato.
  • bienetato
    Katastro.

    etato

    Esprimoj:

    Etato de ĉiuj posedaĵoj, i.a. heredotaj post ies morto,
    etato de la elspezoj de komunumo, de la oficistaro de ministerio,
    etato de la salajroj en la privata industrio,
    etato de la vunditoj kaj mortigitoj en la regimento,
    etato de la ĉeestantaj studentoj, de la ŝipanoj,
    financa etato de entrepreno,
    forstrekita el la etato (fordungita, eksigita ks),
    la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj,
    tial ke Reĝino havis neniun propran posedaĵon, ŝia morto devis naski neniun riĉaĵetaton ,

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    bienetato, eksteretata

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    buĝeto
    detala listo de la konstantaj, rekte salajrataj laborantoj en iu entrepreno, administracio ks
    dungitaro, laborantaro, personaro
    inventaro, listo, registro, oficiala tabelo, montranta, je difinita dato, la detalan elnombradon de ĉiuj elementoj de kompleksaĵo
    katastro (= bienetato)
    kiomo.
    laboranto en la koncerna institucio, sed salajrata de alia (eksteretata)
    laboranto plentempe por la koncerna institucio (etata)
    oficiala dokumento, priskribanta la staton de iu afero sub formo cifereca, tabeleca, listeca ks
    terenregistro

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    buĝetx dokumentx inventarx katastrx kiom listx registrx tabelx