sebo

*seb/o

  1. Substanco, ricevita per fando de la plej malmola kaj malplej fandebla parto de besta graso, uzata ne por kuirado, sed por fari kandelojn, sapon, ŝmiraĵojn ks: per ilia sango (de bovo, ŝafo, kapro) aspergu la altaron kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo (X); (ironie) amdezira korpo transformiĝus en mallerte pezan barelon da sebo (Z).
  1. [MEDICINO] Mll de sebumo: seboreo (sebuma elfluo).
  • seba
    Rilata al sebo: seba kandelo.
  • sebi (tr)
    ŝmiri per sebo: sebi vafloferon.
  • sebumo
    [ANATOMIO] Grasa kaj ŝmireca materialo, sekreciata de haŭtaj glandoj (sebaj glandoj).
  • sebuma
    Rilata al sebumo: [ANATOMIO] sebumaj glandoj (gl. sebacae); [MEDICINO] sebuma kisto (tumoro poŝe formiĝanta el sebuma glando).

    sebo


    Iel rilatitaj:

    aksungx bovx cerumenx haŭtx kandelx ŝipx