hieraŭ

*hieraŭ

Cirkonstanca morfemo,
  1. signifanta 'en la tago la plej proksima, en la pasinteco, al la hodiaŭa': hieraŭ mi renkontis vian filon (Z); hodiaŭ estas sabato [...] , hieraŭ estis vendredo (Z); hieraŭ matene, hieraŭ tagmeze, hieraŭ vespere, hieraŭ nokte.
  1. signifanta metafore tre proksiman pasintecon: kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperos kiel io tute natura (Z).
  1. uzata anst. 'hieraŭo': sur la loko de sinjorino S. mi havas depost hieraŭ alian laboristinon (Z); inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno (Z).
  • *hieraŭa
    Okazinta hieraŭ: la festo estas de alia speco ol la hieraŭa (Z); ne bedaŭru hieraŭan (Z).
  • hieraŭo
    La tago ĝuste antaŭa al difinita tago: li alvenis la hieraŭon de Kristnasko; en la mezepoka eklezio oni fastis la hieraŭon de ĉiu festotago.
  • antaŭhieraŭ
    Du tagojn antaŭ la hodiaŭa: la antaŭhieraŭa pano ne plu estas manĝebla.

    PMEG: [hieraŭ]



    kronologio mateno. morgaŭ. semajno. tago. tempo.

    Iel rilatitaj:

    antaŭ hodiaŭ kronologix matenx morgaŭ semajnx tagx tempx