fuŝi

*fuŝ/i (tr)

Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi: la tajloro fuŝis mian veston; ŝi fuŝis la saŭcon; fuŝi la metion, la profesion (laborante je tro malaltaj prezoj); volante ripari sian radioricevilon, li nur fuŝis ĝin.
difekti, saboti, deformi, kripligi.
  • fuŝa
    Malbone, senzorge, makule ks farita: fuŝa laboraĵo, tasko, kopio.
  • fuŝado
    1. Agado de fuŝanto.
    1. [EKOLOGIO] Nerespondeca kaj nedaŭrigebla utiligo kaj konsumado de resursoj kaj mediservoj.
  • fuŝaĵo
    Io fuŝita: tiu traduko estas simpla fuŝaĵo.
  • fuŝisto, fuŝulo
    Persono, kiu fuŝas: mi estus ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi (Z); mi estis fuŝistino (Z).
  • RIM. 'fuŝ' estas uzata pref-e: fuŝkuiri, fuŝpalpi, fuŝpentri, fuŝverki, fuŝbindo, fuŝtajloro.
    mis.

    fuŝi


    Esprimoj:

    La tajloro fuŝismian veston.
    V
    i fuŝis lakuiraĵon.
    L
    a lernanto fuŝissian taskon;
    Mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis,mi nenion malbonigis: nur okazis tio, ke mi malsukcesis.
    T
    ute ne estas nature, ke la motorotiamaniere fuŝiĝis, se li agisnormale.
    M
    i ne imagis tiuepoke, ke vi fuŝ
    os ĉion ĉi per brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian kunan vivon, manke de volo.


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    fuŝa, fuŝaĵo, fuŝulo, fuŝisto


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    difekti
    saboti
    malbonigi
    faraĉi
    senzorga

    Rilatitaj:


    Iel rilatitaj:

    bonx cimx difektx kontaktx laborx mis sabotx zorgx