saboti
sabot/i (tr)
Intence difekti maŝinon, ilaron, fuŝi taskon ks, por malgrandigi la profitojn aŭ potencon de la mastro, de la reganta klaso aŭ ŝtato, aŭ de malamika armeo: la rezistantoj ofte sabotis maŝinojn, fervojojn ks. sabotado
Agado de tiu, kiu sabotas: en kelkaj landoj la sabotado estis punata per morto. sabotaĵo
Io sabotita.
Iel rilatitaj:
fuŝx