freŝa

*freŝ/a

  1. (pp estaĵoj) Brila aŭ forta pro juneco; ankoraŭ ne difektita de la tempo aŭ aĝo: la siringo klinis siajn freŝajn floraĵojn (Z); rozoj ruĝiĝis sur la knabinaj freŝaj vangoj (Z); li metis kison sur ĝian freŝan buŝon (Z); freŝa kaj sana; la scienco, pro kiu homoj fordonas sian freŝan vivon en la soleca ĉambro de studado (Z); (analoge) li estis ankoraŭ freŝa post la longa vojaĝo; novaj freŝaj (ne lacaj) trupoj; (f) freŝa entuziasmo; ankoraŭ freŝa estas la memoro pri ŝia morto.
  1. (pp nutraĵoj) Bonefika, ĉar antaŭ ne longe pretigita: via pano estas malpli freŝa ol mia (Z); freŝa mielo (X); freŝaj ovoj (ĵus metitaj); freŝa fiŝo (ĵus kaptita); (speciale, kontraste al konservaĵoj) freŝa viando kostas multe (Z); freŝaj legomoj, terpomoj; freŝa butero; nutri la brutojn per freŝa herbo; (analoge) bona horo por preni freŝan (puran) aeron! (Z); ili trovis putojn kun freŝa akvo (X).
  1. (pp aliaj aferoj) Antaŭ nelonge farita aŭ okazinta: freŝa kadavro de urso (G); freŝa numero de gazeto (B); freŝa vesto (B), robo, neĝo; freŝa tombo (Z); (f) freŝaj sciigoj; kapti ĉe l' freŝa faro (Z).
    ĵusa, nelga.
  1. [MUZIKO] Rilata al ĵaza stilo, aperinta ĉ. 1950 kaj karakterizata de malstreĉa ritmo, fluida sono, sobra harmonizado.
  • freŝe
    En freŝa maniero: ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en la varma lumo de la suno (Z); freŝe falinta neĝo (Z); freŝe razita; surmeti bieron freŝe el la barelo.
  • freŝeco
    Eco de io aŭ iu freŝa: la freŝeco de la vangoj (Z); la freŝeco de tiu virino tamen ne estis plena (Z); Moseo havis la aĝon de 120 jaroj, kaj ne malaperis lia freŝeco (X)
  • *malfreŝa
    Perdinta sian bonefikon aŭ valoron, pro paso de la tempo: tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono (Z); malfreŝa vino, biero, ĉasaĵo, butero, fiŝo (Z); malfreŝa bluzo, koloro.
    kaduka, putra, velka.
  • malfreŝiĝi
    Perdi sian freŝecon.
  • refreŝigi
    1. Fari ion denove freŝa: fliki kaj refreŝigi vestojn (B); refreŝigi bulkon (B) (per varmetigo); refreŝigi la koloron de jupo, la aeron en la ĉambro.
    1. Fari iun denove vigla: refreŝigi la gorĝon per vino (Z); la floroj staris refreŝigitaj de la pluvo (Z); (f) refreŝigi la memoron, la entuziasmon (Z); refreŝigan trinkaĵon prezentis la bieraĵo (Z).
  • refreŝiĝi
    Reakiri freŝecon, viglecon: se mi havos la eblon absolute ripozi, mia kapo denove refreŝiĝos (Z); refreŝiĝa kaliko (Z) (de refreŝiĝo).
  • refreŝigaĵo
    Io, kio refreŝiĝas (precipe pri trinkaĵoj).


    Bona horo por preni freŝan aeron ( puran). Esti freŝa post longa vojaĝo. Kaptita ĉe la freŝa faro.
    arkaika. bonkvalita. bonstata. bruna : kun koloro de malfreŝaj herboj aŭ malnova ligno eluziteco. freŝa : nova, ne malboniĝinta; ĵus farita aŭ rikoltita freŝbakito. ĵusa. kaduka. malfreŝa. malfreŝaĵo. maljuneco. malnova. nedifektita. putra. refreŝigi. ŝimo : ĝenerala nomo por etaj fungoj (kreskantaj i.a. sur malfreŝa pano,...); ŝimi: kovriĝi per ŝimo; (figure: resti longe neuzata); ŝimfromaĝo: kun speciala (blua, blanka) ŝimo velka. verda : kun koloro de freŝaj herboj (la simbolo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo)
    laca. manĝaĵo. manĝi. nova.

    Iel rilatitaj:

    balzamx fromaĝx lacx manĝx memorx novaĵx novx ovx soifx trinkx