fraŭlo

*fraŭl/o

  1. Ne edziĝinta viro: li estas persista fraŭlo; oni mokas la maljunan fraŭlon kaj lian noktan ĉapon (Z).
  1. [HISTORIO] Paĝio.
  • fraŭla
    Rilata al fraŭlo: frida la fraŭla lito!; min pereigi fraŭle, sen infanoj (Z).
  • fraŭleco
    Stato de fraŭlo.
  • *fraŭlino
    1. Ne edziniĝinta virino: kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino (Z); la maljuna fraŭlino en subtegmenta ĉambreto (Z).
    1. Titolo de ĝentileco, donata en kelkaj landoj al needziniĝinta virino: li fianĉiĝis kun fraŭlino Berta (Z); al la beleta filineto mi alirus: Fraŭlino, kiel mi [...] (Z)
    1. [HISTORIO] Juna nobelino, servanta ĉe pli altranga sinjorino: honora fraŭlino de la reĝino; ĉu vi jam forgesis la fraŭlinon von Edelreich? (Z).
  • fraŭlina
    Rilata al fraŭlino (j).
  • fraŭlineto
    Aparte juna fraŭlino: enkuris juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano (Z).
  • gefraŭloj
    Junaj fraŭloj kaj fraŭlinoj.

    fraŭlo


    Edzigi sian filon al riĉa fraŭlino.Impostoj sur la fraŭloj.
    fraŭlecofraŭlinafraŭlinetofraŭlinogefraŭloj fanto homo junajuna nobelinojunulo knabo paĝio titolo viro


    Eble rilatitaj:

    edzx, filx,