statistiko

statistik/o

  1. [STATISTIKO] Donitaĵoj en nombra formo, kutime prezentitaj per tabeloj kaj diagramoj.
  1. Scienco pri la kolektado, analizado, interpretado kaj prezento de donitaĵoj, kiuj estas influitaj de hazarda vario aŭ necerteco, kadre de sociaj sciencoj, de medicino aŭ de natursciencoj.
  1. [FIZIKO] Kategorio de statistika konduto de kvantumsistemo: bosona, fermiona statistiko.
  • statistika
    Rilata al statistiko.
  • statistiki (tr)
    Meti en formon de statistiko 1.
  • statistikisto
    1. Specialisto pri farado de statistikoj: asekura statistikisto.
    1. Sciencisto, okupiĝanta pri statistiko 2.


    Iel rilatitaj:

    aleatorx apendicx biometrix distribux