arabo

( [AGRIKULTURO] )
  • Loĝanto aŭ devenanto de Arabio: arabo ne starigos tie sian tendon (X).
  • (vs) Ano de unu el la popoloj de arabio, Proksim-Oriento k N-Afriko, kiuj parolas la diversajn dialektojn de la araba lingvo.
  • araba
    Rilata al la araboj aŭ al Arabio: la araba lingvo (el la suda grupo de la semidaj lingvoj); la araba civilizacio, ornamstilo; la arabaj ciferoj (kontraste al la Romanaj); [politiko] la Araba Ligo (komuna organizo de 21 arablingvaj regnoj); [geografio] la Araba Maro (inter Afriko k Hindio, [geodezio] 5°E, 15°N.
    Omano); la araba dezerto, duoninsulo.
  • araba gumo
    [farmacio] Gumo, kiun elŝvitas la trunko de diversaspeciaj akacioj, historie unue kolektita en Arabio.
  • arabata acido
    [kemio] Organika acido, C 5 H 10 O 5 , troviĝanta en la araba gumo.
  • arabino (ark.) = [kemio] arabata acido.
  • arabinozo
    [kemio] Pentozo, C 5 H 10 O 5 , konsistiganto de la polisakarido de la araba gumo.
  • Arabio , Arabujo
    Granda duoninsulo, troviĝanta inter la Ruĝa Maro, la Hinda Oceano k la Persa Golfo (45°E, 25°N).
    Saud-Arabio.
  • arabismo
  • Esprimo propra al la araba lingvo.
  • Movado, celanta firmigi la komunecon de ĉiuj araboj.


  • Iel rilatitaj:

    Abrahamx Adenx Afrikx Averoesx Azix alkazabx alkazarx arabinozx beduenx burnusx cimitarx daŭx dezertx geografix gumx