* adulti (ntr)

  1. [Biblio] Atenci la rajton de viro je posedo de virino, koitante

a) (pp viro) kun la edzino de alia viro;
b) (pp edzino) kun alia viro, ol sia edzo: se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto k la adultintino (X); ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultas je ŝi en sia koro (N).
  1. [Biblio] (f) Kulti alia(j)n dio(j)n, ol Javeo, konsiderata kiel la edzo de la Izraela popolo: ili adultis kun siaj idoloj (X).
  1. (en la burĝaj moralo k juro) Koiti kun alia partner(in)o, ol sia edz(in)o.
    kokri.

  • viradulto (Z) (ark.)
    Vira sam seksemo.
  • adult (ad)o
    Ag(ad)o de iu, kiu adultas: Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto (N); adultado tre disvastiĝis (X).
  • adultigi
    Fari, ke iu adultu: se mia koro forlogiĝis al virino, tiam mia edzino estu adultigata de aliulo! (X)
  • adultulo
    Iu kulpa je adulto: la okulo de adultulo atendas la krepuskon (X); idoj de adultulo k malĉastulino! (X).
  • sangadulto (Z) (ark.)
    Incesto.

  • Iel rilatitaj:

    atencx edzx incestx koitx kokrx seksx