embusko

*embusk/o

  1. Manovro, per kiu atakanto kaŝas sin, por surprizi k pli facile kapti ĉasaĵon aŭ venki malamikon: faru embuskon sur la kampo (X); li faris embuskon el kvar taĉmentoj (X); ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis (X); (f) li feliĉe evitis ĉiujn embuskojn kontraŭ la efektiviĝo de liaj planoj.
  1. Loko, kie oni tiele sin kaŝas: kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko (X); Abimeleĥ k la popolo leviĝis el la embusko (X); embusko por ĉasado de sovaĝaj anasoj.
    insidi, enfalilo, kaptilo.
  • embuski (tr)
    Resti kaŝita, por surpriza kaptado aŭ atako: malĉastulino embuskas kiel rabisto (X); apud ĉiu angulo ŝi embuskas (X); embuski kontraŭ iu (Z); ili embuskas sian propran sangon (Z) (familianojn); iru kun ni, ni embuskos por mortigi (X); (f) tiu mistera fundo (de la koro), kun la tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj (Z).
  • embuskejo
    Embusko 2.
  • embuskigi
    Postenigi embuske: li embuskigis 20 soldatojn post la preĝejo.
  • embuskiĝi
    Sin kaŝi embuske: (f) virino embuskiĝinta poste de sia ventumilo (B).
  • embuskulo
    Homo en embusko.

    Iel rilatitaj:

    atencx