idioto

idiot/o

  1. [MEDICINO] Homo kun inteligento-kvociento malpli alta ol 40 %: idiotoj sukcesas nek parole esprimi sian penson, nek kompreni la penson de aliaj, ĉar ili ne atingas la mensan aĝon de du jaroj.
    imbecilo, malfruiĝo 3.
  1. [KOMUNUZO] Tute ne inteligenta homo: tiuj homoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj (Z); trinku etan guton [...] , por ne esti idiot' (S).
    malsaĝa, senprudenta.
  • idiota
    Karakterizata de idioteco:
    1. la idiota sklavo de la episkopo (Z);
    1. idiota manovro, respondo.
  • idiotaĵo
    Ia idiota ago, afero.
  • idioteco
    1. [MEDICINO] Plej alta grado de intelekta malfruiĝo, kaŭzata de cerbaj lezoj aŭ misformiĝoj el hereda aŭ malsana originoj.
    1. Plena manko de inteligenteco: ĉu ĉi tio estis ia ĉiuhoma epidemia eco? (Z).
  • idiotigi
    Fari iun idioto: konstanta ebrieco idiotigas.

    Iel rilatitaj:

    absurdx