kufo

*kuf/o

  1. Simpla, ordinare tola kapvesto de virino: bretona kufo.
  1. Plumtufo de kelkaj birdoj.
  1. a) [BOTANIKO] (pp muskoj) Organo similforma al kufo 1, kovranta la supron de la kapsulo.

b) [BOTANIKO] (pp vaskulplantoj) Fragila histo, kovranta la finon de radiko kaj ŝirmanta ties meristemon. SIN. radikĉapo.
  1. [ANATOMIO] Fragmento de amnio, kiu kelkfoje kovras la kapon de novnaskito en la momento de la elpelo: li naskiĝis kun kufo sur la kapo (B) (li estas bonŝanca).
  • Ruĝkufulineto
    Nomo de fabela heroino. SIN. la Ruĝa ĉapeto.

    kufo


    Iel rilatitaj:

    vestx ĉapx