suĉi

*suĉ/i (tr)

  1. Teni en la buŝo, por, farante vakuon per la lipoj, ricevi lakton aŭ sukon: se vi estus al mi kiel frato, kiu suĉis la mamojn de mia patrino! (X); feliĉaj la mamoj, kiujn Vi suĉis! (N); suĉi oranĝon; suĉi ovon; suĉi botelon.
  1. Entiri en la buŝon (likvon), farante vakuon per la lipoj aŭ simila organo: la cikado suĉas la sukon de la arboj; insektoj, kiuj suĉis al ni la sangon; suĉi la lakton de dungita nutristino; (f) suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj, suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro (X).
  1. Teni en la buŝo kun movoj de la lango kaj lipoj: li suĉas sian dikan fingron (Z); suĉi stangeton de ĉokolado, bombonon; suĉi sian pipon.
    midzi.
  1. Enpreni en si (likvon) helpe de vakuo, enfiltriĝo aŭ analoga fenomeno: pumpilo, kiu bone suĉas; prespapero tro suĉanta la inkon; la radikoj suĉas la grundan humidon.
    sorbi, ĉerpi.
  • suĉ (ad)o
    Ag(ad)o de iu, kiu suĉas.
  • suĉigi
    Doni al infano aŭ ido mampinton, ke ĝi suĉu ĝin: ŝi malagrafis sian korsaĵon kaj suĉigis la bebon; suĉigantaj bovinoj (Z).
  • suĉilo
    1. [ZOOLOGIO] Organo de insektoj ks, kiu servas al ili por suĉi.
    1. Kaŭĉuka aŭ plasta, pli-malpli cicoforma aĵo, kiun oni donas al bebo, por ke ĝi kvietiĝu, suĉante ĝin. [VIDU] cicumo.
    1. [TEKNIKOJ] Mekanismo, servanta por suĉi: suĉilo de sifono.
  • eksuĉi
    Komenci suĉadon: la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksuĉis kaj eltiris la venenon (Z).
  • elsuĉi
    1. Suĉi el io: elsuĉi la medolon el osto.
    1. Tiel forte suĉi, ke nenio restas: li ĵus elsuĉis la botelon; forĵeti iun kiel elsuĉitan oranĝon.
    1. Eltiri la tutan forton, ĉiujn ideojn, la tutan monon de iu: la maljuneco elsuĉis liajn fortojn; li scias elsuĉi la cerbon de siaj subalternuloj; malbona ekonomia sistemo elsuĉas la landon; loĝantaro elsuĉita de la impostoj, de la militaj tributoj; elsuĉantaj kostoj; mi ne lasas min elsuĉi, kiel vi (LB) (vortludo kun la senco 2).
  • ensuĉi
    Entiri en si: spongo ensuĉas akvon (Z); li imitadis kristanajn morojn kaj ensuĉis liberspiritan manieron de pensado (Z); infanaĝe ensuĉebla religio (Z).
  • fulmosuĉilo
    [ELEKTRO] Vertikale fiksita, pinta konduktilo por altiri fulmon kaj kondukti la elektron el la atmosfero teren.
  • mamsuĉi
    Suĉi lakton el ies mamo.
  • mamsuĉigi
    Suĉigi lakton de sia mamo.
    mamnutri.
  • polvosuĉilo
    Elektra aparato, kiu forigas la polvon, ensuĉante ĝin en sakon.
  • sangosuĉanto (Z)
    1. Kruelega homo.
    1. Senkompata ekspluatanto.
      vampiro.
  • suĉmarkoj
    Markoj aperantaj sub la haŭto pro suĉa kiso aŭ mordo.

    suĉi


    Iel rilatitaj:

    afidx aspiratorx balax bombonx botelx ekspluatx infanx insektx manĝx trinkx ĝardenx