morgaŭ

*morgaŭ

Cirkonstanca morfemo
  1. signifanta 'en la tago tuj venonta post la hodiaŭa': hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo (Z); morgaŭ mi veturos Parizon (Z); ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ (Z); li alvenos morgaŭ post semajno (post ok tagoj).
  1. signifanta metafore la proksiman estontecon: hodiaŭ forto, morgaŭ morto (Z); nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ (Z).
  1. uzata anst. 'morgaŭo': ĉiu havas sian zorgon (Z); morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj (Z); ŝi deziris ekposedi almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi (Z).
  • morgaŭa
    Okazonta morgaŭ: mi venis ĉi tien nur por vidi la morgaŭan feston (Z); mi lin vizitos la morgaŭan tagon.
  • morgaŭo
    La morgaŭa tago: la morgaŭon de lia alveno mi foriros.
  • postmorgaŭ
    En la dua tago post la nuna: venu postmorgaŭ matene (Z); se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin postmorgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos (Z).

    PMEG: [morgaŭ]



    mateno. semajno. tago. tempo.

    Iel rilatitaj:

    hieraŭ hodiaŭ matenx neniam semajnx tagx tempx