hipofizo

hipofiz/o

[ANATOMIO] (hypophysis) Grava endokrina glando, situanta sub la diencefalo en la turka selo de la sfenoido: ĉe homo, hipofizo konsistas precipe el du loboj: la antaŭhipofizo, kiu sekrecias hormonojn, kiuj regas la funkciadon de aliaj endokrinaj glandoj (gonadoj, tiroido, kortiko de la surrenaj glandoj) kaj senpere efikas al la mamoj, la posthipofizo, kiu produktas hormonojn efikantajn al la utero, arteria premo kaj diurezo.
  • hiperhipofizismo aŭ hipohipofizismo
    [MEDICINO] Troa aŭ nesufiĉa funkciado de hipofizo.

    Iel rilatitaj:

    akromegalix