hormono
hormon/o (kn)
- [BIOLOGIO] Substanco, sekreciata de endokrina glando aŭ ĉelo en la sangon kaj transportata de tiu ĉi ĝis specifa organo, al kies funkciado ĝi efikas.
- [BOTANIKO] Analoga substanco, havanta diversajn (i.a. kreskigan) efikojn al plantoj, ekz. aŭksinoj.
steroida hormono
[KEMIO] [BIOLOGIO] hormono, devenanta el sterolo kaj sekreciata de endokrina glando (i.a. kortikosurrenaj kaj reproduktiĝaj glandoj, placento).
aldosterono, hidrokortizono, kortikosteroido. mudighormono
Vd mudo.
Iel rilatitaj:
aldosteronx
angiotensinx
aŭksinx
citokininx
seksx