tiroido

tiroid/o


[ANATOMIO] (gl. thyroidea) Sendukta glando, situanta antaŭ la laringo kaj sekrecianta gravan hormonon (tiroksinon): la trofunkciado de tiroido kaŭzas la Bazedovan morbon, ĝia nesufiĉa aktiveco la miksedemon, ĝia tumoro la strumon.
tiroo. [DICINO] tireoido.
  • tiroidismo
    [MEDICINO] Toksiĝo de tiroido.
  • tiroidito
    Inflamo de tiroido.
  • tiroidektomio
    Ablacio de la tiroido.
  • tiroidostimula
    [BIOLOGIO] Stimulanta la tiroidon: tiroidostimula hormono. SIN. tirotropa.
  • tiroidstimulino
    [BIOLOGIO] Tiroidostimula hormono.
  • paratiroido
    [ANATOMIO] Nomo de du paroj (supraj kaj malsupraj) da etaj endokrinaj glandoj (gl. parathyroidea superior, inferior) apud la tiroido: [BIOLOGIO] la paratiroidoj reguligas la kalcian metabolon per hiperkalciemiiga efiko; nesufiĉa sekreciado de la paratiroidoj kaŭzas tetanion pro hipokalciemion.

    Iel rilatitaj:

    Bazedovx