stiri

stir/i (tr)


[TEKNIKOJ] Direkti veturilon (boaton, biciklon, aŭton, aviadilon ks). [VIDU] stirlernejo.
  • stirejo
    Loko, kie oni stiras ŝipon, aviadilon, aŭton ks.
  • stirilo
    1. Stango fiksita al la rudro kaj manipulata de la stiristo.
    1. Stango, per kiu oni stiras biciklon kc. [VIDU] kolono, rado, ŝnuro.
  • stirilaro
    Tuto de la organoj, kiuj ebligas stiri veturilon.
  • stiristo
    Tiu, kiu estas komisiita stiradi ŝipon, aviadilon ks.
  • memstiranta
    Tia, ke ĝi kapablas stiri sin mem: memstiranta raketo.
  • nestirebla
    Tia, ke oni ne plu povas ĝin stiri: nestirebla ŝipo.
  • telestirata
    Tia, ke ĝi estas stirata de malproksime: telestirata aŭtomobilo, raketo; (f) telestirataj intrigoj (gvidataj de fremduloj ks).

    stiri


    Iel rilatitaj:

    aksiometrx aŭtomobilx biciklx radx