dispozicio

dispozici/o

  1. Maniero, en kiu io estas aranĝita por iu destino; interrilata pozicio de la partoj: ŝanĝi la dispozicion de ĝardeno; studi la dispozicion de la steloj.
  1. [BELETRO] Tiu parto de la retoriko, kiu traktas la ordan aranĝon de kolektitaj ideoj, argumentoj aŭ pruvoj, k la uzadon de metodoj por akiri la atenton de publiko.
    invencio.
  1. (ordinare plurale) Kio estas difinita, kiel esprimo de ies volo; plano, preparoj: la generalo faris siajn dispoziciojn por la batalo; testamentaj dispozicioj; la diversaj dispozicioj de la leĝo.
  1. Temperamento, natura emo al (malsano, arto ks), natura stato, kiu kapabligas fari ion: la psikaj dispozicioj; oni ne heredas la kvalitojn mem, sed la dispoziciojn por ili; la tuton de la dispozicioj devenas el la genotipo; li havas grandan dispozicion por la muziko.
    diatezo.
  • dispozicia
    Rilata al dispozicio aŭ dispozicioj.
  • dispozicii
    Estigi, fari dispozicion:
    1. (tr) lerte dispozicii sian tempon;
    1. (ntr) dispoziciu hodiaŭ, ĉar eble morgaŭ vi mortos;
    1. (tr) vino dispozicias al dormo; [MEDICINO] limfatismo dispozicias al tuberkulozo k rakitismo.
      agordi, aranĝi, disponi, plani.


    Iel rilatitaj:

    aranĝx