dispersi

dispers/i (tr)

  1. [FIZIKO] Malkombini lumon, per refraktado, en la diversajn kolorojn de la spektro.
  1. [KEMIO] Disdividi substancon en medion, ĝis ricevo de homogena aŭ homogenaspekta maso: solvaĵo, salo, emulsio, suspensio estas dispersitaj.
  • disperso
    1. Ago dispersi: koeficiento de disperso.
    1. La rezultanta amaso.
  • dispersa
    1. Dispersita: tre dispersa minio; [FIZIKO] dispersa rilatumo (rilatumo inter ondonombro k frekvenco de ondo aŭ partiklo).
    1. Rilata al disperso: dispersa angulo (angulo formita de ekstremaj radioj, kiuj iras ĝis la ekstremoj de la spektro); dispersa povo (SIN. disperseco).
    1. Dispersanta: dispersa medio.
  • dispersaĵo
    Medio plus dispersita substanco.
  • disperseco
    La propra dispersa angulo, karakterizanta diafanan medion.
  • dispersanto
    Substanco, kiu povas servi kiel dispersa medio.

    Iel rilatitaj:

    aberacix