refrakti

refrakt/i (tr)


[FIZIKO] ŝanĝi je difinita angulo la direkton de lumradio, kiam ĝi trairas de unu medio en alian de malsama denso: vitro pli forte refraktas la lumon ol akvo (B).
  • refrakto
    Fenomeno, laŭ kiu radio, trairanta du malsame densajn mediojn, devias de sia propra rekta propaga linio.
    aberacio.
  • duobla refrakto
    Propreco de certaj substancoj, ekz. de kalcitaj kristaloj, dispersi lumradion al du apartaj radioj, kiuj nomiĝas ordinara kaj eksterordinara radioj.
  • refrakta
    Rilata al refrakto: refrakta angulo (formita de refraktata radio kun la normalo ĉe la refrakta punkto); refrakta ebeno (apartiganta la du refraktantajn mediojn ĉe la refrakta punkto).
  • refrakteco
    Propreco de substanco, pli aŭ malpli refrakti radion.
  • refraktilo
    [FOTOGRAFIO] Aranĝaĵo, kiu aliigas, precipe per refrakto, la distribuon de la lumflukso de lampo.
  • refraktometro
    Instrumento, servanta por mezuri la refrakton: merga refraktometro (kies optika tubo estas mergita en la esplorata likvo).
  • refraktindico
    Kvociento de la sinuso de la incida angulo per la sinuso de la refrakta angulo por la substanco, rilate al alia koeficiento prenita kiel unuo (aero aŭ akvo).

    Iel rilatitaj:

    anizometropix