sufloro
suflor/o (1)
[SPEKTAKLO] Homo, kies okupo estas mallaŭte flustri al aktoro la parolojn, kiujn tiu ne memoras. suflori (tr)
Flustri kiel sufloro: suflori al iu la replikon; suflori al kamarado lian lecionon; (f) li sufloris al ŝi bonan senkulpigon. suflorejo
Duone subplanka budeto, en kiu sidas la sufloro. (tele)suflorilo
[TELEKOMUNIKOJ] Aparato, kiu rolas kiel sufloro, aperigante sur ekrano tekston videblan de la parolanto, ekz. en televida prezentado.
Iel rilatitaj:
aktorx
diktx
teatrx