feniko
fenik/o
[BOTANIKO] G. (Phoenix el arekacoj) de dioikaj palmoj de 0,3 ĝis 20 m altaj, kun plume kunmetaj folioj, kies malsupraj folieroj estas dornoj, kun grandaj infloreskoj (spadikoj) junstadie ŝirmitaj de nur unu komuna spato kaj kun pli-malpli karnaj beroj, unuope enhavantaj lignecan semon (kernon); 17 sp-oj el la varmaj partoj de Azio kaj Afriko kaj unu el Kreto, i.a.: Kanaria feniko
(P. canariensis), el Kanarioj, arbo pororname kultivata en la Mediteranea regiono; daktila feniko
(P. dactylifera), arbo kultivata en tropikklimataj regionoj por produktado de daktiloj. SIN. daktilujo, daktilopalmo. fenikacoj
(Phoenicaceae) = arekacoj.
Iel rilatitaj:
daktilx