kanono
kanon/o¹ (1)
[ARMEOJ] Cilindra metala tubo, pretigita por enteni pafaĵojn (obusojn, mitrajlon), kiujn elĵetas la eksplodo de pulvo, kaj portata de movebla aŭ nemovebla afusto: kampa, monta, fortikaĵa, sieĝa, ŝipa, kontraŭaviadila kanono; rapidpafa, retiriga, kanelita kanono; kanonpafo, kanontubo. SIN. pafilego.
haŭbizo, bombokanono. kanona
Rilata al kanono: kanona baterio. kanoni (ntr)
Pafi per kanono. kanonadi
Pafadi per kanonoj. kanonaro
Aro de la kanonoj troviĝantaj sur unu pozicio, aŭ apartenantaj al unu armeo ks. kanonisto
Soldato ĉe la servo de kanono. bombokanono
Mallongtuba kanono, kiu pafas preskaŭ vertikale, donante al la bombo malfortan startrapidecon. elektronkanono
elektronika aranĝaĵo, pioduktanta intensan elektronan faskon. gulaŝkanono
(fm) Militira veturilkuirejo. kanon/o²
Sekvenda regulo, precipe en la jenaj fakoj - a) [KRISTANISMO] Aro de sanktaj skriboj, konsiderataj kiel inspiritaj de Dio kaj normigaj por la kredo.
Biblio.
b) [KRISTANISMO] Paragrafo de la eklezia juro (en la frua Eklezio, regulo por la kredo kaj vivo).
c) [KRISTANISMO] ĉefa parto de la katolika meso (post la prefacio ĝis antaŭ la Patronia).
ĉ) [KRISTANISMO] Oficiala listo de la sanktuloj. - Regulo por difini la proporciojn de statuo: la kanono de Poliklito (laŭ kiu la kapo estas sepfoje entenata en la homa alto), de Lizipo (okfoje) ktp.
- [MUZIKO] Muzikaĵo, en kiu temo anoncita de unu voĉo estas strikte imitata de alia: senfina, inversa, ronda kanono; ĉenkanto estas senakompana kanono je la unisono.
kanona
Rilata aŭ konforma al kanono: kanona juro, kodo; kanona ĥoraĵo. kanoneco
Eco de teksto, libro ks, entenata en kanono. kanonigi
Kanonizi. kanonisto
Fakulo pri la kanona juro. duakanona
Rilata al libroj de la Malnova Testamento (ekz. Makabeoj, Tobio, Saĝo...), kiuj ne apartenas al la kanono de judismo, kaj kiujn agnoskas ne ĉiuj kristanaj eklezioj.
Iel rilatitaj:
afustx
apokrifx
barbedx
baterix
bombx
bunkrx