ganto

*gant/o

  1. Vestpeco, kiu kovras la manon: surmeti, surŝovi gantojn; gantoj el ledo, silko, lano, punto; (f) ĵeti la ganton al iu (B) (defii al batalo); (f) delevi la ganton (akcepti la defion).
  1. Samforma objekto, destinita al diversaj uzoj: kaŭĉuka ganto de dommastrino, de kirurgo; leda ganto de pilkludanto, de boksisto.
  • ganti (tr)
    Surmeti ganton al iu; provizi per ganto.
  • gantisto
    Tiu, kiu elfaras aŭ vendas gantojn.
  • sengantigi
    Deŝovi de iu la gantojn.
  • duonganto
    Speco de ganto, kovranta la manon nur ĝis la dua falango de la fingroj.
  • boksganto
    Leda remburita ganto.
  • ferganto
    Ledganto kovrita per ferlamenoj, parto de la mezepoka armaĵo.
  • fornoganto
    Remburita tuko aŭ ganto por teni varmajn kuirilojn.
  • mufganto, pugnoganto
    Varmotena ganto, kun unu sola aparta tubo por la dika fingro.

    ganto


    Iel rilatitaj:

    boksx cestx vestx