remi

*rem/i (ntr)


Movi boaton sur akvo antaŭenpuŝante ĝin per speciala ligna ilo: en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero (Z); (analoge) ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al Skagen (Z).
  • remado
    1. Agado de tiu, kiu remas: remado estis la ĉefa movrimedo de la galeroj.
    1. [SPORTO] Boatvetkurado por unu, du, kvar aŭ ok remantoj.
  • remestro
    Tiu remisto, kiu sidas sur la benko plej proksima al la boatpostaĵo, kaj laŭ kies remado remas la ceteraj remistoj.
  • remilo
    Ilo plejofte ligna, kun longa cilindra tenilo kaj plata fina padelo, uzata por movi boaton per repuŝo de la akvo: la monotona batado de la remiloj (Z); kiel ŝipo, kiu perdis la remilojn kaj direktiliston (Z).
    pagaĵo.
  • remilingo
    Aranĝaĵo por fiksi la remilon sur la boatrando, konsistanta aŭ el lignonajlo kun ŝnurringo, aŭ el forketo.
  • remisto
    Homo, kies metio estas remadi: kiam la ŝipo renversiĝas, oni ne havas tempon diskuti pri la remistoj (B).
  • postremilo
    Julo.
  • vetremado
    Konkurso inter remboatoj.

    remi


    Eble rilatitaj:

    boatx, ŝipx,