sondi

sond/i (tr) (3)

  1. Mezuri per tiucela aparato la profundecon de io: sondi maron, lagon, riveron; (abs) ĉe tiu trapasejo estas necese sondi ofte.
  1. Esplori la konsiston de grundo aŭ aertavolo per tiucelaj aparatoj: sondi la marfundon, la altan atmosferon.
  1. Esplori aŭ dilati per sondilo diversajn organojn kaj naturajn kanalojn: sondi uretron.
    katetero.
  1. (f) Prove esplori: mi dezirus sondi la opinion de la francaj gazetoj (Z); vi spionas, sondas, kiu plej multe insultas la registaron (Z); mi flugas al la urbo, mi sondas ĉe la kortego (Z).
  • sond (ad)o
    Ago de iu, kiu sondas.
  • sondilo
    1. [TEKNIKOJ] [ŜIPOJ] Aparato por sondi, konsistanta aŭ simple el ŝnuro kun plumbo ĉe la ekstremo, aŭ el vinĉo kun ŝtalfadeno kaj plumbo kun vitra tubo en latuna tubingo. [VIDU] balono.
    1. [MEDICINO] Ilo, ĝenerale tubforma, per kiu oni esploras vundojn, korpajn kanalojn, aŭ per kiu oni malplenigas aŭ purigas organajn kavaĵojn: ezofaga sondilo.
    1. [BIOLOGIO] Molekulo de nuklea acido, markita per radioaktiva aŭ fluoreska etikedo 2, kiu ligiĝas specife kun unu geno kaj tiel videbligas ties lokiĝon.
  • nesondebla
    Tiel profunda, ke ĝin oni ne povas sondi: (f) nesondebla nesciado.
  • eĥosondilo
    Aparato, por esplori profundecon per elsendo de sono kaj registro de la eĥo.
    eĥolokalizilo.
  • opinisond (ad)o
    Operacio, per kiu oni provas ekkoni la ĝeneralan opinion, pridemandante malgrandan nombron da tiucele selektitaj personoj. [VIDU] muestro, statistiko.
  • radiosondlio
    Aparato por mezurado de aerpremo, temperaturo kaj humido.

    Iel rilatitaj:

    balonx enketx