moruso

*morus/o

  1. [BOTANIKO] G. (Morus el morusacoj) de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉ. 12 sp-oj el Azio kaj N Ameriko, pluraj kultivataj i.a. por ornamo, el kiuj la 4 sekvaj havas manĝeblajn fruktojn.
  1. [KOMUNUZO] La frukto de moruso 1, precipe de nigra moruso.
  • blanka moruso
    (M. alba), el C kaj E ĉinio, kvazaŭhejma en Eŭropo kaj N Ameriko, arbo kun blanketaj, maturstadie violete rozaj fruktoj kaj kun folioj uzataj en la bredado de silkraŭpo (Bombyx mori);
  • nigra moruso
    (M. nigra), el mezvarma U Azio, arbo kun malhele ruĝaj, maturstadie preskaŭ nigraj fruktoj;
  • aŭstrala moruso
    (M. australis), el E Azio, vepreca arbeto aŭ trunkarbusto kun malhele ruĝaj fruktoj;
  • ruĝa moruso
    (M. rubra), el E Usono, arbo tre parenca al la blanka moruso, kun ruĝaj, maturstadie malhele purpuraj fruktoj.
  • morusarbo, morusujo
    Moruso 1.
  • morusbero
    Moruso 2.

    moruso


    Iel rilatitaj:

    antiarx arbx artokarpx bombiksx