savi

*sav/i (tr)

  1. Liberigi iun de danĝero aŭ morto: savu min de la hundo (Z); savi iun de la ruiniĝo; la kuracisto savis la malsanulon de la morto (B); Li savis Danielon kontraŭ leonoj (X); Li savis ilin el la manoj de la Egiptoj (X); kiu neniun savis, malamikojn ne havas (Z); savi tiujn, kiujn oni prenis por mortigi (X); (f pp io) eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo (Z); longa konsidero savas de sufero (Z); prudento vin gardas, por savi vin de edzino ne via (X); la Fundamento devas savi nin kontraŭ anarĥio (Z); la savanta floro el la nordaj landoj (Z); piulo estas savata kontraŭ mizero (X); en lia tempo Jehuda estos savita (X).
  1. Gardi ion de difekto aŭ pereo: savi la vivon al dronanto (B); la ĉevalo savis al sia imperiestro la vivon (Z); li foriris, por savi sian vivon (X); savi sian dignon; ĉio, kio restis savita kontraŭ la hajlo (Z); nur per amo povas esti savita lia vivo (Z); (f pp io) tio ne savos nian aferon el pereo (Z); la lerteco de la prezidanto savis la situacion.
  1. [RELIGIO] Liberigi de damniĝo: Li venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi (N); lian animon vi savos de ŝeol (X); Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? (N); tia estos savita pro la pureco de viaj manoj (X); kiu iras en senpekeco, tiu estos savita (X).
  • sin savi
    Sin tiri de danĝero, ordinare per forkuro: li savis sin sur ĉevalo (Z); savu vin sur la monton (X); savu vin, kiel birdo el la mano de la birdokaptisto (X); ŝi iel sin savos (Z).
  • savo
    1. Ago de iu, io savanta: por la savo de via vivo, Dio sendis min (X).
    1. Persono aŭ afero, kiu savas: Li estis por mi savo (X); estu nia savo en la tempo de mizero (X); ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino (Z); al sklavo mon' ne estas savo-li ĉiam restas sklavo (Z); prezenti la Delegacion kiel savon por la ideo de Lingvo Internacia (Z).
  • sava
    1. Alportanta savon: sava helpo.
    1. Haviganta sekurecon: sava klapo zono.
  • savado
    Agado de iu savanta.
  • savanto
    Tiu, kiu savas: li estas mia savanto; [KRISTANISMO] la Savanto (Jesuo).
  • savebla
    Tia, kia povas esti savata: ne plu savebla animo.
  • saviĝi
    1. Eskapi danĝeron aŭ morton: mi tre dezirus, ke li saviĝu el tiu situacio, en kiun li sin enmetis (Z); David foriris kaj saviĝis en la kaverno (X).
    1. Eskapi damnon eternan: se vi saviĝas, ni ankaŭ devas saviĝi (Z); vi saviĝis per fido (N); per kompreno piuloj saviĝas (X).
  • saviĝo
    1. Eksterdanĝeriĝo: danki Dion pro sia saviĝo (Z); lastsekunda saviĝo.
    1. Stato de postmorta eterna feliĉo: ekster la Eklezio ne estas saviĝo (iama aserto de katolikaj teologoj).
  • savito
    Tiu, kiu estis savita: dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas (Z); malmultaj estis la savitoj el la inundego.
  • *Savonto
    Mesio.
  • antaŭsavi
    Anticipe savi de eventuala danĝero: oni devas antaŭsavi la animon de la infanoj kontraŭ la malpuraĵoj kaj tentoj.
  • forsavi
    Savi per forkuro: Joran forkuris kaj forsavis sin (X); forsavis sian korpon kaj animon (Z) (tute malaperis); venis al mi forsaviĝinto de Jerusalem (X); (f) ŝi penis forsavi sin de la malagrabla konversacio (Z).
  • nesaveble
    Tiel, ke savo estas neebla: ĝi devos ja nesaveble morti de malsato (Z); esti nesaveble kondamnita de la kuracistoj.
  • sensava
    Havanta nenian savrimedon.

    savi


    antaŭgardi.antaŭsavi.buo.danki.danĝero.Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.ekster la Eklezio ne estas saviĝo.eltiri el kaĉo.eskapi.gardi.helpi.konservi.liberi.liberigi.panaceo.resaniĝo.saniga.savarmeo.savgarantiaĵo.savi : eldanĝerigi.savkopio.savtabulo.savzono.sekura.ŝirmi.Ŝuldi sian vivon al iu (savinto).talismano.
    danĝero. helpi. protekti.

    Bildvortaro

    384 : Homsavado


    384-01 : raketa kabloĵetilo
    384-02 : raketo
    384-03 : savokablo (ĵetkablo)
    384-04 -7 : ŝirmotolaĵo
    384-05 : ŝtormoĉapelo
    384-06 : ŝtormojako
    384-07 : ŝtormomantelo
    384-08 : korkoveŝto
    384-09 : aerveŝto
    384-10 : mara savado (savado de ŝippereŭloj)
    384-11 : savohelikoptero
    384-12 : surbenkiĝinta ŝipo (averiinta ŝipo)
    384-13 : savokablo
    384-14 : savokuloto
    384-15 : mara kroza savoŝipo
    384-16 : helikopterferdeko
    384-17 : savboato
    384-18 : pneŭmatika boato
    384-19 : savofloso
    384-20 : fajroestinga instalaĵo
    384-21 : hospitalo kun operacia kajuto kaj revarmiga bankuvo
    384-22 : navigaciejo
    384-23 : supra ponto
    384-24 : malsupra ponto
    384-25 : manĝejo
    384-26 : rudra kaj helica instalaĵo
    384-27 : holdo
    384-28 : estingoŝaŭmujo
    384-29 : flankomotoroj
    384-30 : duŝniĉo
    384-31 : ŝipestra kajuto
    384-32 : unulita ŝipana kajuto
    384-33 : pruhelico

    Iel rilatitaj:

    aeroforx antaŭ arĥivx aĉetx aŭtomobilx dangherx fuĝx helpx kopix protektx rifuĝx sekurx ŝafx