pasiva

pasiv/a (1)

  1. [LINGVOSCIENCO] Montranta, ke la subjekto ricevas la efikon de la ago, kiu estas esprimata per la verbo kaj farata de iu aŭ ie, ne reprezentita per la subjekto: pasiva konjugacio.
  1. [KOMUNUZO] Montranta nenian iniciatemon, interesiĝon: li restis pasiva antaŭ ĉiaj admonoj; pasiva lernanto; (analoge) tie fariĝis jam pasiva falo (en la mizeron) (Z); ludi nur pasivan rolon (pf); pasive ĉion toleri.
    inerta, indiferenta.
  1. [POLITIKO] Uzanta, por atingi sian celon, nenian kontraŭagon aŭ rebaton: la pasiva obeado de la soldato; la pasiva rezistado (per rifuzo partopreni); la pasiva defendo kontraŭ bombadoj (nur per ŝirmaj rimedoj).
    ahimso.
  • pasivo
    1. [LINGVOSCIENCO] La pasiva voĉo: ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj la participo pasiva de la bezonata verbo (Z).
    1. [FINANCO] Tuto de la propra kaj fremda havo de entrepreno (akcia kapitalo, ŝuldoj ks): la pasivo de la firma superas la aktivon.
      deficito, bankroto, kreditoro.
  • pasivaĵo
    [FINANCO] ĉiu elemento de pasivo 2.
  • pasiveco
    Eco de iu pasiva: kun la pasiveco de bonedukita fraŭlino (B).
  • pasivigi
    Fari, ke iu, ie, estu pasiva: pasivigi feron per kemia traktado.

    pasivx


    Iel rilatitaj:

    -at -it -iĝ bilancx buĝetx deficitx