ŝvito

ŝvit/o (Z)

  1. [BIOLOGIO] Akveca, senkolora, salgusta likvo, sekreciata de subhaŭtaj glandoj (ŝvitglandoj), elfluetanta el la haŭtoporoj: ili rakontis al li tiom multe, ke la ŝvito fluis de lia frunto (Z); (f) oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo (Z); kiam ni povos iam deviŝi la ŝviton de niaj fruntoj (Z) (kiam la tasko estos finita).
  1. ĉia likvo, kiu eliĝas el io same kiel ŝvito.
    eksudaĵo.
  • ŝvita
    1. Rilata al ŝvito: ŝvita febro (miliara febro); ŝvitaj gutoj; (f) ideo, kiu ĝis nun ŝvite gutadis, per unu fojo disverŝiĝas en la mondon simile al maro (Z).
    1. Kovrita de ŝvito: ŝvita frunto; ŝvite farita verko.
  • ŝviti (ntr)
    1. Eligi ŝviton tra la poroj de la haŭto: ŝviti de varmego (B), de angoro.
    1. (f) Eligi el si malrapide kaj gutete likvon: la ventkoko ŝvitas per verdigro (Z); la pinoj ŝvitis per rezino; la muroj ŝvitas de malsekeco; en la temploj afliktita ploras ebur' kaj bronzo ŝvitas.
      liki, filtriĝi.
    1. (f) Labori kun granda peno: sange ŝviti super tasko; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeton; kiu ŝvitas, tiu profitas (Z); pli bone estas ŝviti ol tremi (Z) (de malvarmo).
  • ŝvitado
    Ago de iu, io ŝvitanta.
  • ŝvitegi
    Forte ŝviti.
  • ŝvitejo
    ĉambro en banejo kun tia varmo, ke la uzantoj abunde ŝvitas.
  • ŝviteta
    Duonmalseka pro malforta ŝvito: en somero li havas ĉiam ŝvitetajn manojn.
  • ŝvitiga
    1. [MEDICINO] Tia, ke ĝi estigas ŝvitadon: ŝvitiga medikamento; ŝvitiga malsano.
    1. Tre peniga: ŝvitiga problemo, entrepreno.
  • ŝvitiĝi
    1. = filtriĝi.
    1. = elŝvitiĝi.
  • elŝviti
    (pp humida solido): pino elŝvitas rezinon; (f) ĉiuj ĉi ŝtonoj elŝvitas suferon.
  • elŝvitiĝi
    (pp likvo) Eliĝi, kvazaŭ ŝvito: malsekeco elŝvitiĝas el ĉiuj muroj de tiu domaĉo; rezino elŝvitiĝas el pino; sango iafoje elŝvitiĝas tra poroj de haŭto.
    eksudi.
  • elŝvitaĵo
    Likvo elŝvitiĝanta aŭ elŝvitiĝinta.
  • traŝvitiĝi
    (pp likvo) Pasi tra la parieto de la entenanta ujo.

    ŝvito


    Iel rilatitaj:

    akvx banx ekskrementoj flux haŭtx korpx laborx penx saŭnx timx