tajli

tajl/i (tr) (8)

  1. Doni difinitan formon al materialo, eltranĉante el ĝi pecetojn aŭ eretojn: tajli ŝtonojn por volbo; tajli diamanton; tajli dentradon per frezilo; [PRAHISTORIO] tempaĝo de la tajlita ŝtono.
  1. Tondi el ŝtofo la pecojn destinitajn fariĝi vesto, laŭ ŝablonoj aŭ laŭ la faritaj mezuroj: mi povus tajli kolumon, eble ĉemizon, sed ne tutan robon.
  • tajl (ad)o
    Ago, maniero de iu, kiu tajlas: la tajlado de la multekostaj ŝtonoj estas specialaĵo de Antverpeno kaj Amsterdamo; estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius tajladon de vestoj.
  • tajlisto
    Laboristo, sperta en la tajlado
    1. de gemoj.
    1. de vestoj.
  • brodotajli (ntr)
    Ornami brodaĵon per la eltondo de diversformaj truoj, kies randojn oni fortikigas per kudro.
  • ŝtontajlisto
    Laboristo, kiu donas geometriajn formojn
    1. al gemoj.
    1. al konstruŝtonoj.

    tajli


    Iel rilatitaj:

    dekoltx tranĉx ĉizx ĝardenx