paduso
padus/o
[BOTANIKO] Sp. de prunuso (Prunus padus) el Eŭropo kaj N Azio, arbo kun ovalaj, pintapeksaj folioj, kun blankaj, forte odorantaj floroj en longaj, pendaj grapoloj, kaj kun fruktoj (drupoj) nigraj, globaj, pizograndaj, malglatkernaj, acerbaj, ne manĝeblaj pro cianida heterozido; kultivata por ornamo kaj ligno. SIN. grapolĉerizujo.
Iel rilatitaj:
arbx
ĉerizx