traŭmato

traŭmat/o

[MEDICINO] Loka lezo, produktita de ekstera perforta efiko (bato, kontuzo, vundo ks).
  • psika traŭmato
    Analoga efiko de ŝokanta spektaklo, parolo kc sur ies psikon: psika traŭmato estas la origino de multaj neŭrozoj.
  • traŭmata
    Rilata al traŭmato: traŭmata hemoragio, katarakto, tetanoso.
  • traŭmatismo
    [MEDICINO] ĝenerala stato, kreita pro efiko de ekstera perforto sur organismon.
  • traŭmatizi
    Submeti al traŭmato aŭ al traŭmatismo: tre traŭmatiza operacio.
  • traŭmatologio
    Parto de la patologio pri la vundoj kaj aliaj traŭmatoj.

    traŭmato

    REVO: [traŭmato]
    Tre traŭmatiza operacio.
    ambulanco.anestezi.brankardo.brulvundo.cerboskuo.cikatro.elartikiĝo.engipsigi.kontuzo.kramfo.lezi.operacio.ostorompo, frakturo.sangi.sveni.vundo.
    naski. operacio. rompi.

    Iel rilatitaj:

    cerbx naskx operacix rompx skux vundx