ĝi
*ĝi
Pron. uzata por referenci aŭ al senseksa realaĵo aŭ al estaĵo, kies sekson oni ne bezonas precizigi: la tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra (Z); la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi (Z). *ĝia
Rilata aŭ apartenanta al ĝi: mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo (Z).
ties. RIM. Arkaika estas la uzo far Z. de 'ĝi' anst. 'tio': mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom kiom ĝin postulas la kondiĉoj de la lingvo (Z); aŭ kiel anaforo de prop.: ĉu ĝi valoras, ke oni pro tio venenu al si la vivon? (Z).
PMEG: [ĝi]
Esprimoj
La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.
La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estras akra.
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
senseksa estaĵo
ties
tio
Ankaŭ vidu:
pronomo
Iel rilatitaj:
ni
pronomx
seksx
ties
tio
tiu
ŝi