marŝi

*marŝ/i (ntr)

  1. Iri per egalaj paŝoj, kiel soldatoj, sportistoj, solenantoj ks: unue marŝis la luktistoj, poste la diskoĵetantoj; ekmarŝis la procesion; estas kvar, kiuj marŝas bele: [...] leono [...] , cervo [...] , virkapro [...] kaj reĝo (X); takte marŝi.
    defili, paradi.
  1. Paŝadi iom longan vojon, por promeno aŭ alicele: sur la trotuaro marŝis paro da homoj, viro kaj virino (Z); ili marŝis per paŝoj facilaj kaj rapidaj (Z); sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro de malriĉa virino (Z).
  • marŝo
    1. Egalpaŝa regula aŭ solena irado: tiel la reĝo iris en parada marŝo (Z); la tamburo kadencis la marŝon de la trupoj.
    1. Iom longa irado: tio estis tre peniga marŝo en la sablo.
    1. Muzikaĵo, akompananta kaj reguliganta la paŝadon: funebra marŝo (Z); himno [...] , (kiu) finiĝos kiel brua, vigliga [...] marŝo (Z).
    1. [SPORTO] Sporta konkurso en la sportbranĉo: atletiko.
  • marŝado
    Longa, daŭra marŝo: duono de la kortego partoprenis en la marŝado (Z); la Longa Marŝado (de pli ol kvinmil km, farita de la ĉina Popola Liberiga Armeo en 1934-36).
  • elmarŝi (ntr)
    Eliri (plejofte pp multaj homoj): ili ĉiuj elmarŝis el la arbaro (Z); ni elmarŝis en la nokto, ĉirkaŭ mil personoj (Z).
  • enmarŝi (tr aŭ ntr)
    Invadi: la Germanoj enmarŝis en Aŭstrion, ne renkontante reziston.
  • pretermarŝi (tr aŭ ntr)
    Marŝi preterirante: (f) la pasintaĵo pretermarŝis antaŭ li kiel en festa procesion.
  • RIM. 'Marŝ' estas uzata interj-e kiel militista komando: 'marŝ'! 'Halt!' 'Front!' (Z).

    marŝi


    Alkroĉiĝi al ies paŝoj.Ambli.Anasiri (anaspaŝi).Direkti la paŝojn ien.Domaĝi siajn paŝojn.Fari falsan paŝon.Fermi la marŝon.Iri dorsdirekten.Kalkulante siajn paŝojn.La knabo provis paŝteni kun mi.La ritmo de la paŝado.Lula paŝado.marŝi arope, samtakte, anservice, lame, etpaŝe, sturmopaŝe, nudapiede,kvarpiede.Marŝi per (kun) piedoj nudaj, firmaj, facilaj, rapidaj, hezitaj,malcertaj, mezuraj.Marŝi sur la pinto de la piedoj, kun peza paŝado, kun plumbaj paŝoj, jekelka distanco, per limaka (helika) irado, rapideco.Neniu volis halti por preterlasi la aliajn.Ni iros kun vi pecon da vojo.Pasumi.Paŝi flanko ĉe flanko.Rekoni ies paŝojn.Retropaŝi, retroiri.Stumbli.
    iri piedo

    Iel rilatitaj:

    atletx defilx direktx irx pasx paŝx piedx rapidx vojx