marĉo

*marĉ/o

  1. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkombiniĝintaj vegetaĵoj: rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo (Z); el la fonto fariĝis staranta marĉo (Z); vezikkovrita marĉo (Z). [VIDU] marĉokoko.
  1. (f) Malbona stato, el kiu oni malfacile povas eliri: putri, droni en la marĉo de la nesciado, de l' mizero; fali en la marĉon de supersticoj; antaŭ tiuj estis malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj morala marĉo (Z).
  • marĉa
    1. Prezentanta marĉon: ŝanceliĝanta marĉa tero (Z).
    1. Rilata al marĉo: marĉa febro (malario), vegetaĵaro.
  • marĉejo
    Terspaco, kie abundas marĉoj: sovaĝa marĉejo (Z); kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo (Z).
  • marĉeto
    Malvasta marĉo: mizeraj vestoj, kiuj aspektis kvazaŭ ili estus lavitaj en marĉeto (Z).
    flako.
  • enmarĉigi
    Profundigi en marĉon.
  • salmarĉo = sallaguno.

    marĉx

    Bildvortaro


    14-15 : marĉo; marĉejo
    14-16 : platmarĉo; marĉebeno
    14-17 : ŝlimtavoloj; kotejo
    14-18 : akvotavolo
    14-19 : fragmita kaj kareksa torfo
    14-20 : alnomarĉo; alnotorfejo
    14-21 : altsfagnejo; altmarĉo
    14-22 : pli juna sfagna torfo
    14-23 : tavolrando
    14-24 : pli malnova muskotorfo; sfagnotorfo
    14-25 : marĉlageto
    14-26 : humida zono; humidejo

    Iel rilatitaj:

    botx geografix humidx kotx lagx riverx rizx sfagnx torfx ŝlimx