kaŭĉuko

kaŭĉuk/o (1)

  1. Elasta gumo, konsistanta el preparita suko de diversaspeciaj plantoj laktosukriĉaj, industrie hodiaŭ nur de heveo; [KEMIO] kaŭĉuko estas politerpeno, (C5H8) [FOTOGRAFIO] , kun n = ĉ. 500-5 000: la kruda kaŭĉuko estas komercata kiel krepa aŭ kiel lamena kaŭĉuko; malmoligita kaŭĉuko (ebonito); sulfurigita kaŭĉuko; sinteza (artefarita) kaŭĉuko.
    gumo, gutaperko, plasto.
  • kaŭĉuka
    Elfarita, tute aŭ parte, el kaŭĉuko: kaŭĉuka mantelo, fadeno, stampilo, tubo; kaŭĉukaj ŝtrumpoj, ŝuoj, botoj.
  • rekaŭĉuki (tr)
    Reprovizi eluzitan pneŭmatikon per nova kaŭĉuka rultavolo.
    vulkanizi.
  • spongokaŭĉuko
    Tre supla kaŭĉuko, en kies mason oni penetrigis multajn aerveziketojn.

    kaŭĉuko


    Iel rilatitaj:

    arbx balonx bendx botelx ebonitx mantelx tukx ĉiklx