bazidio
[botaniko] Cilindra, klabforma aŭ ronda funga ĉelo aŭ ankaŭ grupo de kvar ĉeloj, kiu naskas ĝenerale kvarsporojn (bazidisporojn) unuope portatajn de alpendaĵo. bazidiujo
Organo naskanta bazidiojn, karakteriza de la bazidimikotoj. SIN. bazidifrukto. bazidi (o)micetoj
Precipa klaso (Basidiomycetes) de la bazidi· mikotoj. bazidi (o)mikotoj
Filumo (Basidiomycota) de superaj fungoj bazidihavaj; ĉ. 16 000 sp-oj el ĉ. 1 100 g-oj, i.a. agariko, boleto, likoperdo, tremelo, uredo, ustilagoj. SIN. bazidifungoj.
Iel rilatitaj:
-mikot
agarikx
boletx
bovistex
filumx
fungx
likoperdx
tremelx
uredx
ustilagx