emulsio

emulsi/o

  1. [FIZIKO] [KEMIO] Likvo, en kiu mikroskope videblaj eroj estas stabile dispersitaj k ne portas elektran ŝargon, sed estas stabiligitaj de speco de akvomantelo: lakto estas natura emulsio; moruhepata emulsio; la larma fluidaĵo fariĝas speco de ŝaŭma emulsio (Z).
    suspensio.
  1. [FOTOGRAFIO] Miksaĵo de gelato kun lumimpresiĝema substanco: emulsio el arĝenta bromido.
  • emulsii (tr)
    Fari ion emulsio.
  • emulsieblo
    [KEMIO] Tiu grado de povo formi emulsion, kiun havas iu likvo.
  • emulsiant (aĵ)o
    [FIZIKO] [KEMIO] Substanco ebliganta la formiĝon de emulsio el nature nemikseblaj enmetaĵoj: lecitino, ovoflavo (ekz. en majonezo) estas emulsiigaĵoj.
  • emulsiilo
    Aparato por emulsii.
  • emulsiazo
    [KEMIO] Enzimo, kiu katalizas la malkomponon de beta-emulsiglukozidoj, ekz. migdalozidon.
  • emulsiino = emulsiazo.
  • emulsioido
    Koloida solvaĵo, simila al emulsio.

    emulsix


    Iel rilatitaj:

    kuirx