enzimo

enzim/o

[BIOLOGIO] Proteino (ofte kun neproteina helpanto) de la vivuloj, kiu katalizas biokemiajn reakciojn: sakarazo, nukleazo estas enzimoj.
-az/.
  • enzima
    Rilata al la enzimoj.
  • enzimologio
    Studesploro de la enzimoj.
  • kunenzimo
    Neproteina molekulo, necesa al iuj enzimoj kiel dua substrato, sed kiu estos tuj refarata per alia enzimo: kunenzimo A.
    prosteto.
  • labenzimo
    Vd labo ¹.
  • riboenzimo
    RNA kapabla katalizi biokemian reakcion.

    enzimx


    Iel rilatitaj:

    -az alosterx aŭtolizx cisteinx laktx ĉimozinx