suspensio

suspensi/o

  1. [TEKNIKOJ] Tuto de la aranĝo, kiu ebligas al korpo, aparato, parto de maŝino ks pendi de supraĵo per elastaj rimedoj, kiuj certigas tamen ĝian stabilecon: kardana suspensio; oleopneŭmata suspensio de aŭtomobilo; pendosuspensio.
  1. [KEMIO] Tuto de likvo kaj de tre subtile diserigitaj eroj de solido, miksitaj al, sed ne solvita en ĝi: partetoj el argilo en suspensio en la akvo. SIN. ŝvebaĵo.
    emulsio, solvaĵo.
  • suspensiaĵo
    [TEKNIKOJ] Io en suspensio.
  • suspensiero
    [KEMIO] Solida konsistiga elemento de suspensio 2: suspensieroj de argilo en akvo. SIN. ŝvebero.
    koloidero, micelo.
  • suspensiigi
    Fari ion suspensio 2.
    ŝvebigi.
  • suspensioido
    [KEMIO] Koloido, kiu laŭ siaj ecoj proksimiĝas al suspensiaĵo.
    emulsioido.

    Iel rilatitaj: