trejni

trejn/i (tr) (8)

  1. Submeti al instruado kaj ekzercado, por konduki ĝis la dezirata stato de kapableco: oni trejnis lin al la politika kariero; trejni kandidaton al diplomo; trejnita flegistino; (f) trejnita orelo facile distingas inter tiuj du sonoj.
  1. Prepari por sporto, batalado ks per ekzercado kaj hardado: trejni ĉevalon por vetkurado, soldaton por skermado; trejni sin en la stadiono.
  • trejnado
    Serio de la agoj de iu, kiu trejnas: submeti boksiston al intensa trejnado.
  • trejniĝi
    Plenumi agojn, sola aŭ sub la gvidado de trejnisto, por atingi la deziratan staton de kapableco.
  • trejniĝo
    Serio de la agoj de iu, kiu trejniĝas: li estis venkita pro nesufiĉa trejniĝo.
  • trejnisto
    Tiu, kiu trejnas alian homon.

    trejni


    Iel rilatitaj:

    atletx pantalonx