*eĉ

Partikulo, signifanta insiston pri la realeco de neatendita, malfacile kredebla fakto, t.e. 'plie, krome, malgraŭ ĉia atendo': vi povas eĉ haki lignon sur la kapo (Z); kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas (Z); li ne scias ruse eĉ unu vorton (Z); ĉio fariĝis kviete, senskue, eĉ nerimarkeble (Z); eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas (Z); eĉ en dimanĉoj ne ĉesas la laborado (Z); ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis (Z); eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi (Z); ĉapojn, se estas necese, oni povas doni al ili eĉ purajn (Z); eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus (Z); se en brusto de virin' ekflamas deziro, eĉ ligil' plej sankta ĝin ne detenas (Z).
ankaŭ, ankoraŭ, kontraŭe, male, tamen.
  • RIM. Oni metas 'eĉ' ĉiam senpere antaŭ la vorton aŭ prop-on, kiun oni volas emfazi: Kp 'eĉ mus' ne preterkuris' k 'eĉ muson li ne povis vidi suferi', aŭ 'eĉ li tion ne kapablas' k 'li eĉ tion ne kapablas'. Tamen, anst. 'eĉ se...', oni trovas ofte de (Z). 'se [...] eĉ': ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti (= eĉ se).


    Esprimoj:

    eĉ en dimanĉoj ne ĉesas la laboradoZ
    eĉ kiu plej bone pafas tamen iam maltrafas
    eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falasZ
    eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povusZ
    eĉ sur la suno troviĝas makuloj
    kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povasZ
    li ne scias ruse eĉ unu vortonZ
    mi ne diros eĉ unu vortonZ (absolute neniun vorton).
    ni aŭskultis sen eĉa brueto dum la fajro preskaŭ estingiĝis
    vi povas eĉ haki lignon sur lia kapoZ
    ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti (= eĉ se).
    ĉio fariĝis kviete, senskue, eĉ nerimarkebleZ
    ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝisZ

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Partikulo, signifanta insiston pri la realeco de neatendita, malfacile kredebla fakto
    ankaŭ
    ankoraŭ
    kontraŭe
    krome
    male
    malgraŭ ĉia atendo
    ne nur sed plie
    plie
    sed krom tio
    surprize ankaŭ
    tamen.


    Iel rilatitaj:

    ankaŭ ankoraŭ insistx kontraŭ krom mal malgraŭ partikulx pli tamen