dialektiko

dialektik/o (2)

  1. [y] Arto esplori la verecon de opinioj, k provi difini la veron per metoda rezonado k diskutado; tiu metodo, konata de la helenaj filozofoj, estis renovigita de Hegelo: havas ni malŝancon, ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon, kiel ĉi azeno sen dialektiko (K).
  1. [MATERIISMO] Teorio, prenita ĉe Hegelo k uzata de Markso k lia skolo por klasifiki la historiajn faktojn k por klarigi la evoluon de la realo, rigardata kiel unuiĝo k batalado de kontraŭstarantoj, k konstanta transiro de iu difinita ekvilibro, nomata tezo, al rompiĝo de ekvilibro, nomata antitezo, ĝis stariĝas nova ekvilibro, nomata sintezo.


Iel rilatitaj:

antitezx